LegaLerno

La Musoj kaj la Reĝo

Parto 1

Tatjana · 2023-04-25 19:52:00
Iam, ie, en iu lando regis reĝo; kaj en la lando estis multaj musoj.
Normale la musoj prosperis kaj manĝis sufiĉe; sed venis jaro de malbona rikolto. La musoj, kiuj kutime vivtenis sin grandparte per la greno, kiun la homoj lasis sur la tero post la rikolto, rimarkis, ke ĉi-jare la postrikolta greno ne sufiĉos por la tuta vintro. La Reĝo de la Musoj decidis peti helpon de la Reĝo de la lando.
Kiam la palaca pordisto informis la Reĝon, ke muso deziras paroli kun li, la Reĝo ekridis, sed ordonis, ke oni enlasu la muson.
La muso venis respekteme kaj dece en la grandan Aŭdiencan Ĉambron. Ĉar tibetanoj, je formalaj renkontiĝoj al kiuj taŭgas ceremonioj, donacas elegantajn skarpojn, la eta muso portis silkan fadenon, kiun li, per la ĝustaj ceremoniaj gestoj ĝentile proponis al la reĝo.
Весь текст с переводом
Полный перевод

Комментарии (0)

Авторизуйтесь, если хотите оставить комментарий!

Коментариев пока нет.