LegaLerno

Kiel ĉiuj homoj povas almenaŭ ion lerni

Parto 2

Tatjana · 2023-04-12 11:19:25
Do unue Anansi iris de homo al homo, kaj reprenis ĉiujn pecojn da scio aŭ saĝo, kiujn li iam donis. Li kolektis pecojn, ĝis li havis ĉiom. Tiam li metis tiun tutan kvanton en unu grandan poton. Li knedis argilon, kaj kovris tiun poton, kaj bakis ĝin, tiel ke la argilo firme sigelis la poton. Neniu povis elpreni eĉ etan pecon da scio aŭ saĝo.
Sed tio ĉi ne sufiĉis por Anansi. Li deziris meti tiun poton en lokon sekretan. Finfine li decidis meti ĝin inter la branĉoj de la plej alta arbo en arbaro malproksima.
Весь текст с переводом
Полный перевод

Комментарии (0)

Авторизуйтесь, если хотите оставить комментарий!

Коментариев пока нет.