LegaLerno

La dorsosako de panjo Rut

Parto 1

Tatjana · 2023-04-17 21:02:00
La kronikoj de mia naskiĝurbo gardas priskribojn de multaj danĝeroj kaj apokalipsaj sortobatoj, kiuj trafis la komunumon dum sia okcеntjara ekzisto. Bruloj plurfoje detruis ĝiajn ŝind-tegmentitajn domojn, inundoj ruinigis la konstruaĵojn, Tataroj kaj Turkoj atakadis ĝiajn muregojn dum jarcentoj, du tertremoj donis al ĝi formon de amorfa ŝton- kaj brikamaso, kaj en la jaro mil okcent du ĝi preskaŭ pereis.
Terura ĥolero furiozis tiam en Tyrnavia, tiu vigla komerca kaj lerneja centro, kiun oni nomas “Malgranda Romo” pro la nombro kaj beleco de ĝiaj preĝejoj.
Весь текст с переводом
Полный перевод

Комментарии (0)

Авторизуйтесь, если хотите оставить комментарий!

Коментариев пока нет.