LegaLerno

La dorsosako de panjo Rut

Parto 3

Tatjana · 2023-04-19 10:24:00
La nuntempa loĝantaro de Tyrnavia fidele plenumas la solenan promeson de la antaŭuloj. En ĉiu jaro, la trian dimanĉon de majo, funebra meso estas celebrata antaŭ la kapeleto de la tombejo de la ĥolerviktimoj kaj post ĝi oni ekiras al Maria-valo. Nur kelkaj veturiloj sekvas la piligrimantojn. Ili estas je la dispono de tiuj, kiuj fariĝis lamaj aŭ malsanaj dumvoje.
Panjo Rut’ estis ĝenerale konata persono en la komunumo. Ŝi estis kriplulino, kiu vivtenis sin parte per salajro pagata al ŝi pro okazaj laboroj, kaj parte per almozpetado. Neniu konis ŝian aĝon, eble eĉ ŝi mem ne plu memoris la daton de sia naskiĝo. Oni ŝatis panjon Rut’, ĉar ŝi akceptis ĉiujn proponitajn laborojn, kaj almozpetis nur en ekstrema necesbezono. Ŝi estis konstanta partoprenantino de la piligrimadoj al Maria-valo.
Весь текст с переводом
Полный перевод

Комментарии (0)

Авторизуйтесь, если хотите оставить комментарий!

Коментариев пока нет.