LegaLerno

La dorsosako de panjo Rut

Parto 5

Tatjana · 2023-04-21 20:53:00
Duonhoron poste, la kuracisto de la vilaĝeto Maria-valo ekzamenis ŝin kaj konstatis, ke la matrono finis la piligrimadon sur tiu ĉi tero.
Oni malfermis ŝian dorsosakon kaj je ĉies surprizo oni trovis en ĝi… du platajn ŝtonpecojn, kiuj pezis tridek du kilogramojn. Ili estis envolvitaj en ĵurnalpaperon kaj ĉirkaŭligitaj per rubando havanta broditan surskribon: “Pardonu iliajn agojn, Sinjoro, - vi ja estas kompatema - kaj estu mildkora al mi, kiu provas pentofari pro la krimoj de la devojaĝintoj." Oni inspektis la ĵurnalojn. Ĉiuj senescepte enhavis sciigoj pri murdoj, raboj kaj aliaj perfortaj agoj, kiuj okazis en la lando dum tiu jaro.
Весь текст с переводом
Полный перевод

Комментарии (0)

Авторизуйтесь, если хотите оставить комментарий!

Коментариев пока нет.