LegaLerno

La dorsosako de panjo Rut

Parto 2

Tatjana · 2023-04-18 21:02:00
La epidemio duone senpopoligis la urbon. La enloĝantoj, kiuj ne estis ankoraŭ infektitaj, ĉiutage iris al la ĉefpreĝejo en solena procesio, kaj petegis kompaton de la ĉielo. Dum iu procesio ili ĵurpromesis ĉiujare piediri al fama pilgrimejo, nomata Maria-valo, situanta en kvar-dekkilometra distanco, - se Dio savos ilin de la ĥolero.
Kaj jen, miraklo okazis. La okuloj de la Virgulino de la ĉefaltara pentraĵo komencis faligi larmojn. La Sankta Virgulino ploris,... ploris dum tri tagoj kaj noktoj, kaj post tiu tempo la ĥolero subite ĉesis. Je tiu tempo ok mil Tyrnavianoj kuŝis jam en amastomboj, tri kilometrojn ekster la bastionoj.
Весь текст с переводом
Полный перевод

Комментарии (0)

Авторизуйтесь, если хотите оставить комментарий!

Коментариев пока нет.