LegaLerno

La dorsosako de panjo Rut

Parto 4

Tatjana · 2023-04-20 20:25:00
Oni alkutimiĝis jam al la fakto, ke la lama maljunulino havas emon piediri okdek kilometrojn, sed oni ĉiam miris pro la grandega dorsosako, kiun ŝi portis sur sia ĝibo. Jes, tiu dorsosako estis okulfrapa, ĉar ĝi estis same granda dum la reiro el la piligrimejo, kiel dum la aliro. Kio povas esti ĝia enhavo? Malgraŭ la ĝenerala scivolo, neniu demandis ŝin pri la enhavo de tiu dorsosako. Oni ne volis sin miksi en ŝiajn privatajn aferojn. Tia soleca, maljuna virino ja povas havi kapricojn...
En la jaro mil naŭcent dudek ok la vualo defalis de sur la sekreto. Du kilometrojn antaŭ la celo, panjo Rut’ svenis en la vicoj de piedirantoj. Oni metis ŝin sur veturilon kaj pensis, ke la tro fortaj sunradioj malsanigis la maljunulinon.
Весь текст с переводом
Полный перевод

Комментарии (0)

Авторизуйтесь, если хотите оставить комментарий!

Коментариев пока нет.